Alvenebloj

ALVENEBLOJ

Por ekscii horarojn de enlandaj kaj internaciaj busoj kaj trajnoj uzu la bonegan retejon cp.sk. Ĝi donos al vi precizajn informojn pri konektoj kaj estas disponebla slovake, angle kaj germane (eblas ŝanĝi la lingvon sube). Se vi havas studentan legitimilon, kunportu ĝin kaj montru ĝin, kiam vi aĉetas biletojn, vi ofte povos ricevi rabaton. Gravas, ke multaj busoj kaj trajnoj iras rekte al la urbo Liptovský Mikuláš, kie vi povas ŝanĝi trajnon/buson al Liptovský Hrádok.

Kiel ŝanĝi la lingvon de la retejo cp.sk

Aviadile

Al Vieno, Prago kaj Bratislavo iras plej multe da flugoj. Pluraj flugkompanioj (Ryanair, Wizz Air, Transavia) ofertas malmultekostajn flugojn.

La internaciaj flughavenoj plej proksimaj al Liptovský Hrádok estas tiuj de:

  • Poprado (Letisko Poprad-Tatry, TAT),
  • Bratislavo (Letisko M. R. Štefánika, BTS),
  • Vieno (Flughafen Wien-Schwechat, VIE),
  • Koŝico (Letisko Košice, KSC),
  • Ostravo (Letiště Leoše Janáčka Ostrava, OSR),
  • Brno (Letiště Brno-Tuřany, BRQ),
  • Prago (Letiště Václava Havla Praha, PRG) – ekzistas rektaj trajnoj de Prago al Liptovský Mikuláš (proksima urbo)
  • Krakovo (John Paul II Kraków-Balice International Airport, KRK)
  • Budapeŝto (Ferenc Liszt International Airport, BUD)

Flughavenoj en la Google-mapo de IJK

Tre utilaj retejoj por serĉi taŭgajn flugojn kaj kompari la prezojn de kompanioj estas Kiwi.com kaj Skyscanner.

Buse

La kompanioj RegioJet kaj FlixBus ofertas internaciajn konektojn inter Liptovský Mikuláš kaj multaj eŭropaj urboj. Eblas atingi Vienon kaj Bratislavon ankaŭ per Eurolines.

Trajne

De Bratislavo al Liptovský Mikuláš

De Bratislavo al Liptovský Mikuláš veturas oftaj rektaj trajnoj (minimume ĉiun duan horon). La InterCity-trajnoj estas iom pli kostaj, sed pli rapidaj (la vojaĝo daŭras 2:57 anstataŭ 3:41 aŭ 4:12). Por ili ne validas 100% studenta rabato, sed vi povas ricevi rabaton kun ISIC-karto. En cp.sk serĉu konektojn el “Bratislava” al “Liptovský Mikuláš”.

Sur la sama fervoja linio troviĝas interalie Žilina, Poprad kaj Košice. Se vi alvenos al unu el tiuj urboj, vi povos same facile atingi Liptovský Mikuláš. Poste simple ŝanĝu al regiona trajno al Liptovský Hrádok

Senpagaj trajnoj en Slovakio

En Slovakio oni povas ricevi rabatojn bazite je sia aĝo. Ili validas nur por la vojaĝoj en dua klaso en ĉiuj trajnkategorioj krom InterCity. Jenaj kondiĉoj validas nur por la ŝtata trajnkompanio (ŽSSR – Železničná spoločnosť Slovensko).

  • Infanoj sub 6 jaroj ne bezonas aĉeti bileton por veturi per trajno.
  • Infanoj de 6 ĝis 15 jaroj kaj homoj de 62 jaroj povas veturi senpage, sed bezonas peti specialan karton. Tion eblas fari en la stacidomoj de plej multaj urboj. Sufiĉas por tio montri en giĉeto identigilon kaj doni foton kun grandeco 3×2 cm. Se vi havas tiun karton, vi tamen devas “aĉeti” bileton por veturi, kvankam ĝi estos senpaga.

Aliaj trajnkompanioj

La ĉeĥaj kompanioj LEO Express kaj RegioJet ofertas malmultekostajn rektajn trajnkonektojn al Liptovský Mikuláš el diversaj ĉeĥaj urboj, interalie Prago kaj Ostravo.

Taksioj

Se vi atingos stacidomon aŭ bushaltejon en Liptovský Mikuláš malfrue, kiam ne plu estos konektoj al Liptovský Hrádok, vi povas uzi taksikompaniojn. Veturado per taksio de la stacidomo ĝis la IJK-ejo kostas 8 aŭ 10 €, la koston vi povas disdividi, se vi vojaĝos plurope. Jen kelkaj taksikompanioj:

De specifaj urboj

De Vieno al Bratislavo

El la viena flughaveno iras ege ofte, ĉiuhore buso al Bratislavo. La vojaĝo daŭras 1 horon. Elbusiĝi vi povas aŭ ĉe bratislava flughaveno (“Bratislava,,letisko”), aŭ ĉe busa stacidomo (“Bratislava,,AS MHD”). Atentu pri itinero de la konkreta linio. Eblas mendi la biletojn rete aŭ simple aĉeti ilin rekte de la ŝoforo. En cp.sk serĉu konektojn el “Wien,,Flughafen Wien” al “Bratislava”. 

Urba trafiko en Bratislavo

 

Vendomaŝino en Bratislavo

En la ĉefurbo eblas veturi per urba trafiko (busoj, tramoj, trolebusoj). Bileton aĉetu antaŭ eniro en la veturilon kaj tie ne forgesu validigi ĝin (tiucelaj aparatoj troviĝas en ĉiuj publikaj trafikiloj). La biletoj aĉeteblas en kioskoj, en aŭtomatoj ĉe haltejoj aŭ en konstruaĵo tuj apud ĉefa trajna stacidomo.

Biletojn por publika transporto en Bratislavo vi povas aĉeti en oranĝkoloraj aŭtomatoj ĉe bushaltejoj. Vi bezonas jam havi eŭro-monerojn. Baza 15-minuta bileto kostas 0,70 €, 30-minuta kostas 0,90 €, 60-minuta kostas 1,20 €. Infanoj ĝis 15 jaroj, studentoj ĝis 25 jaroj kaj homoj de 62 jaroj havas duonan rabaton (vidu la detalan prezaron). Bileto rajtigas ŝanĝi veturilon tiom ofte, kiom oni volas.

  • De la flughaveno al la trajna stacidomo kaj reen: la buso 61 (Letisko → Hlavná stanica), la vojaĝo daŭras 25 minutojn.
  • De la busa stacidomo al la trajna stacidomo kaj reen: la trolebuso 210 (Autobusová stanica → Hlavná stanica), la vojaĝo daŭras 10 minutojn.

De Budapeŝto

Por iri de Budapeŝto al Liptovský Mikuláš estas du ebloj: veturi per rekta matena trajno (6:30) al Košice aŭ per buso de FlixBus al Ružomberok (20 km de Liptovský Mikuláš). De ambaŭ tiuj urboj iras oftaj trajnoj kaj busoj rekte al Liptovský Mikuláš. Ĉiukaze kontrolu la konektojn en cp.sk.

En Liptovský Hrádok

En Liptovský Hrádok, la trajna kaj busa stacidomoj troviĝas unu apud la alia. Por atingi la IJK-ejon, necesas piediri proksimume 5 minutojn (vidu la mapon, kiun ni preparis).

La slovaka lingvo

Eta praktika konsilo: lernu kelkajn bazajn vortojn en la slovaka 🙂 E@I kreis retejon por lerni la slovakan, por vi multe utilos jenaj frazoj:

http://slovake.eu/learning/intro/phrases.

Dum SES aĉeteblos en la libroservo la Esperanta libreto Slovaka konversacio skize.