Aŭskulta Servo estas individua servo ofertata al homoj en Esperantaj eventoj kaj ni decidis realigi tiun ĉi ideon dum la IJK 2019. Ĝi temas pri psika subteno de tiuj, kiuj volus paroli pri zorgoj kiuj afektas la ĝuadon de la evento aŭ pri iaj aliaj aferoj de sia vivo, por pli bona pripensado.
Dum Esperantaj eventoj nia plej grava valoro estas la homoj, kiuj partoprenas. Tial ĉi tiu servo okupiĝas pri tiu pli privateca kaj intima flanko de la bonfarto aŭ/kaj pri la parolado de aferoj por pliprofundigi en ili. Ekzemploj estas:
- Timideco
- Novulaj sentoj (ekz. manko de proksimuloj)
- (Mis)komprenoj kaj interhoma konduto (ekz. interkulturaj ŝokoj, konfuzo pri reago de aliulo, duboj pri kiel konduti, malbona sento pro iu homa konduto)
- Intima parolado pri personaj zorgoj (ekz. malbona novaĵo ricevita dum la evento)
En ĉi tiu servo estas du partoj: la aŭskultanto, kiu ofertas la servon, kaj la parolanto, kiu uzas la servon. El la aŭskulta flanko ni havos almenaŭ unu respondeculon por tri ĉefaj taskoj: ĝenerala organizado, trejnado kaj respondeco de la teamo de la aŭskulta servo dum la evento. Kvankam tio dependas de la nombro de aliĝintoj, por IJK 2019 ni planas minimume 3 aŭskultantojn por zorgi pri la servo dum la evento
Dum la evento
La prezento de la teamo okazos dum la solena malfermo aŭ alia prezenta agado. Ĝi estos prezentata de la respondeculo dum la evento, tiel ke tiu homo estu konata por ĉiuj kiel gvidanto de la teamanoj, kiuj ofertas la servon. Tie oni klarigos ke la teamo de la Aŭskulta Servo ne respondecas pri la posta agado de la uzanto. Ankaŭ tie oni informos pri la principoj, horaro kaj funkciado de la servo.
Estos almenaŭ unu ĉambro, kie aŭskultantoj deĵoros en specifaj horoj, por ke ĉiuj, kiuj volas paroli, povu renkonti iun. Tio estos anoncata per papero sur la pordo kaj en ĝi aperos nomoj/fotoj de la aŭskultantoj. Krom tiuj specifaj tempoj, eblas alparoli iun ajn aŭskultanton dum la evento por interkonsenti alian momenton. Se aŭskultanto sentas, ke la afero, pri kiu la parolanto rakontas, estas tro granda aŭ kompleksa, tiu rajtas sinturni al la respondeculo.
Trejnado por aŭskultantoj
Dum la unuaj tagoj de la evento okazos ankaŭ trejnado por homoj, kiuj ŝatus iĝi aŭskultantoj de la Servo. Pli da informoj aperos baldaŭ en la paĝoj pri la Programo.