Ĉeftemo de la kongreso: Kontraŭ antaŭjuĝoj

Romaoj odoraĉas kaj ĉiam ŝtelas. Gejoj vestiĝas kaj kondutas ekstravagance. Bratislavanoj estas arogantaj; Koŝicanoj estas alkoholuloj. Virino, kiu ne scipovas kuiri, estos malbona edzino. Viro, kiu ŝatas purigi kaj ne drinkas bieron, estas ridinda. Migruloj ŝtelas nian laboron. Islamanoj estas teroristoj.

Tiuj-ĉi estas nur kelkaj ekzemploj de disvastigitaj ideoj pri specifaj grupoj en kaj ekster Slovakujo.

Esperantistoj mem estas ofte objekto de stereotipoj kaj antaŭjuĝoj. Homoj ofte komentas: “Nur stranguloj lernus neuzeblan lingvon, kiun neniu parolas!”, sed ekzemple ili ne pripensas ke ankaŭ la slovaka estas eta lingvo (inter aliaj).

EL STEREOTIPOJ AL ANTAŬJUĜOJ, EL ANTAŬJUĜOJ AL DISKRIMINACIO

Stereotipo estas la simpligita, ĝeneraligita kaj troigita bildo pri iu grupo – ĝi estas mensa taktiko por strukturigi la kompleksan mondon ĉirkaŭ ni.

Oni povas difini antaŭjuĝojn kiel juĝojn aŭ sintenojn, kiujn oni aplikas al iuj homoj, surbaze de tiaj simpligitaj bildoj pri ties apartengrupoj, sen kono pri la faktoj.

Kvankam antaŭjuĝoj kaj stereotipoj povas esti pozitivaj aŭ negativaj, ili ofte rezulte estas negativaj, ĉar ili ne spegulas la realon. Ili limigas la homojn, precipe junulojn, en ilia mem-evoluo, kaj forprenas iliajn ŝancojn. Negativaj bildoj kreas distancon kaj nescion inter malsamaj grupoj en la socio. Kiam homoj agas laŭ siaj antaŭjuĝoj, tio kondukas al diskriminacio aŭ al malakcepto.

KONTRAŬ ANTAŬJUĜOJ

Kio estas la fundamento de antaŭjuĝoj? Ĉu malbona edukadsistemo? Ĉu malvera informado fare de amaskomunikiloj? Ĉu la timo de ĉiam ŝanĝiĝanta vivo? Ĉu pigreco?

En la nuna multikultura kaj diverseca mondo, ni bezonas konsciiĝi pri antaŭjuĝoj, se ni volas ekzisti kaj funkcii kiel socio. Plie, la procezo de tutmondiĝo permesas kompreni, ke la batalo kontraŭ antaŭjuĝoj estas ŝlosila punkto en la demando pri tutmonda paco kaj internacia sekureco.

Por uzi la vortojn de la eksa Ĝenerala Sekretario de UN, Ban Ki Moon: “En tempo kiam antaŭjuĝoj kaj malamo estas eĉ tro kutimaj… kiam ekstremistoj varbas novajn adeptojn per incito kaj identec-bazitaj alvokoj… kiam politikistoj uzas dividon kiel strategion por gajni elektojn… dialogo povas esti antidoto. Dialogo estas forto por preventi, mastrumi kaj solvi konfliktojn.”

Kadre de la kongresa temo ni volas esplori la problemon kaj malkovri, kiel ni, kiel Esperantistoj kaj ĝenerale kiel junaj mond-civitanoj, povas kontribui al tiu ĉi dialogo.