Konfirmitaj programeroj

En tiu ĉi paĝo ni aldonos, iom post iom, ĉiujn novajn informojn pri la programo.

Kompleta programtabulo troveblas ĉi tie.

Atentu: tiu ĉi programo estas provizora kaj preskaŭ certe okazos ŝanĝoj, eĉ lastmomente. Pro tio ĉiam konsultu la programtabulon, kiu estos en la kongresejo. Tie kaj nur tie estos la plej aktuala versio de la programo.

Ĉi-sube ni informas pri kelkaj programeroj, pri kiuj indas scii jam nun. Priskribojn de ĉiuj konfirmitaj programeroj troveblos en la programlibro, kiun oni ricevos en sia kongresa sako.

Kursoj

IJK en Slovakio ne havos nur distrajn programerojn, kie vi povas amuziĝi, ne nur temajn, kie vi povas lerni multege pri antaŭjuĝoj, ne nur movadan programon, kie vi povas aktive TEJO-umi, sed ankaŭ regulajn kursojn de Esperanto, kie vi povos plibonigi vian lingvonivelon.

La kursoj estos por la niveloj A1 ĝis B2. Tio signififas, ke ili taŭgos kaj por veraj komencantoj kaj por progresantoj. Instruos du mojosaj spertuloj el Francio kaj Hungario, kiuj havas multajn lecionojn en siaj vivresumoj. Bonvolu disvastigi ĉi tiun informon al viaj amikoj, kiuj ankoraŭ ne bone regas Esperanton, por ke ili ne timu veni! Ĉar IJK estas por Esperantistoj de ĉiuj lingvoniveloj.

Kursojn por vi gvidos Szabolcs Szilva (B1,B2) kaj Marion Quenut (A1,A2).

PS: E-spertuloj ne timu! Por vi, ni pretigos interesajn diskutrondojn, kie vi certe havos eblon lerni novajn vortojn aŭ almenaŭ montri viajn elstarajn lingvajn kapablojn.



Tema kinejo: Jenica kaj Perla

(2015, dokumentario,Ĉeĥio/Francio)

Regisoro: Rozálie Kohoutová

Daŭro: 1 horo.

Lingvoj: slovaka, franca romaa

Subtekstoj: ĉeĥa, Esperanto

Jenica kaj Perla estas du romaaj amikinoj, kiuj kreskis 1 500 kilometrojn for unu de la alia. Jenica loĝas en Parizo, Perla en orienta Slovakio. La filmo kaptas du gravajn aspektojn de iliaj vivoj: la malfacilan transiron al la plenkreska aĝo, kaj la rolon de ilia deveno en tiu ĉi procezo. Kiamezure la problemoj de la romaa komunumo en la nuntempa Eŭropo influos ilian estontecon? Post la filmo, sekvos diskuto.

Kultur-Lingva Festivalo

Tradicia evento en la IJK-oj estas la Kultur-Lingva Festivalo. Pretiĝu por prezenti viajn devenlandon, lingvon kaj kulturon! Gustumigu tipan manĝaĵon, surmetu tradiciajn vestaĵojn,elpensu lingvan ludon, portu flagon, manfaritaĵojn, afiŝojn, flugfoliojn, ktp… Estu kreema! Ni montru, ne nur al la partoprenantoj de la kongreso, sed ankaŭ al la loka loĝantaro la buntecon de Esperantujo!

Tema programo

La ĉi-jara ĉeftemo estas “Kontraŭ Antaŭjuĝoj”, kaj enkondukon al ĝi vi povas legi en la dediĉita paĝo de nia retejo. Pluraj prelegoj, diskutrondoj kaj aliaj programeroj fokusiĝos pri tiu ĉi temo. En la Tema Kinejo eblos ankaŭ spekti kelkajn filmojn aparte subtekstigitajn en Esperanto por tiu ĉi evento.

Novula programo

Por novuloj estas preparata aparta programo kun ludoj, paroligaj rondoj kaj prezentoj de la Esperanto-movado kaj kulturo. Krome, en la programo vi trovos plurajn aktivaĵojn markitajn kiel taŭgajn por komencantoj.

Ekskursoj

Detalajn priskribojn de la ekskursoj kaj la aliĝilon vi povas trovi en la dediĉita paĝo.

Krom “oficialajn” ekskursojn, ni organizas kelkajn aliajn programerojn, dum kiuj eblos viziti la ĉirkaŭaĵojn. Jen ili:

  • Urba ludo: ĝi okazos dum la alventago, daŭros 2-3 horojn kaj eblas ludi memstare en etaj grupoj. 
  • Nokta promenado al naturbanejo
  • Ekskurso al Liptovský Mikuláš antaŭ la Kultur-Lingva Festivalo

Kaze ke vi ŝatus ŝpari monon aŭ pro iu ajna alia kialo ne emas partopreni ekskursojn dum la ekskursa tago (1.8.), ni ofertas alternativon. Asocio de slovak-barata amikeco organizas plantadon de Arbareto de Ghandí kaj serĉas volontulojn. Por pli da informoj kontaktu Petro Baláž.

Futbalo

Dum IJK okazos futbala ludo inter esperantista teamo kaj loka teamo. Se vi ŝatus partopreni, bonvolu sinanoci al Tomáš Stano kaj precizigi, en kiuj roloj vi povas ludi. Ne forgesu kunporti taŭgajn ŝuojn.

Internacia Vespero

Ĉu vi scipovas kanti, danci, ĵongli aŭ havas alian kapablon, kiun vi volas montri al la aliaj partoprenantoj? Ĉu vi volas prezenti kanton aŭ poemon de via lando? Ne hezitu, kaj partoprenu en la Internacia Vespero, por ke ni ĝuu la buntecon de la kulturoj kaj talentoj de la partoprenantoj de la IJK! 

Koncertoj

La vespera programo plenplenos je muziko! Okazos koncertoj de Jonny M, Kimo, Tim Gallego, Noa kaj Martí, Barbora Hazuchová kaj Adéla Kvitová.

KER-ekzamenoj

La 1-an de Julio eblos por tiuj, kiuj ne partoprenos la tuttagan ekskurson, ekzameniĝi en la KER-ekzamenoj. Se vi interesiĝas, legu ĉi tiun paĝon kaj aliĝu kiel eble plej frue.

Vortoj

Temas pri amuza ludo, kiu kombinas la korpan moviĝon sur danc/salt-tapiŝetoj kaj trejnadon de la vortprovizo (ĝuste tajpitaj vortoj). Eblas ludi en 8 lingvoj, 2 homoj samtempe. Ĝi daŭras nur 1 minuton, sed eblas ripeti ĝin, aŭ elekti alian lingvon, kategorion de vortoj aŭ malfacilecon. Dum la IJK eblos ĉiutage ludi, kaj la plej lertaj ludantoj fine ricevos premion! Vidu https://vortoj.net/eo/.