Duontagaj ekskursoj

Duontagaj ekskursoj (lunde aŭ vendrede)

“Akva paradizo en Altaj Tatroj”

Ŝtrbské pleso estas tre bela montara lago de glacia origino en la Altaj Tatroj en la setlejo Štrbské Pleso (unu el kelkaj setlejoj de la urbo Vysoké Tatry). Ĝi estas kovrita per glacio dum ĉirkaŭ 155 tagoj dum la jaro. Ĝi troviĝas en la alteco de 1 346 metroj super la marnivelo kaj havas preskaŭ 20 hektarojn. Ĝia maksimuma profundo estas 20 metroj, longo 640 metroj kaj kaj larĝo 600 metroj. Ĉirkaŭ la lago estas konstruitaj kelkaj hoteloj.

Ŝtrbské pleso

“Groto kaj Skanzeno”

Pribylina estas vilaĝo apud la urbo Liptovský Mikuláš. Ĝi apartenas al la regiono Liptovkaj situas ĉe montopiedo de Západné Tatry(Okcidentaj Tatroj) ĉe la kunfluejo de rojoj Belá kaj Račkovský-rojo.


La unua skriba mencio pri la vilaĝo estas de la jaro 1286. La subĉiela muzeo (skanzeno) prezentas tipan liptovan arkitekturon. En la ekspozicio troviĝas domoj, kiuj estis ĉi tien translokigitaj el vilaĝoj, kiuj estis inunditaj pro la konstruo de la valbaraĵoLiptovská Mara. En la vilaĝo troviĝas hotelo Esperanto, kie okazis la unua kongreso de la Slovaka Esperanto-Asocio en la jaro 1969 kaj en julio 2007 ĉi tie okazis la unua SES (Somera Esperanto-Studado), kiu tiutempe nomiĝis Slava Esperanto-Studado.

Groto de Vaĵec troviĝas rande de la pitoreska vilaĝo Važec. Enirejo troviĝas en la alteco de 748 m super la marnivelo. Ĝi estis malkovrita en la jaro 1922 per studento de arbara lernejo Ondrej Húskakaj por publiko ĝi estis malfermita en la jaro 1928. En la groto oni trovis ostojn de la grota urso (Ursus speleaus). Troviĝas tie multaj diverskoloraj stalagmitoj, stalaktitoj kaj sintraj lagetoj.

“Maltriviale”

La valo de Ĵiarsituas en la suda flanko de Okcidentaj Tatroj. Trafluas ĝin rivereto Smrečianka. En la supra parto de la valo troviĝas kabano de Žiar, kiu estas tre ŝatata celo de familioj kaj simplaj turistoj. Malsupren eblas veturi per skutilo. Ekde la jaro 2012 por familioj kun infanoj ĉi tie estas Ursa Ŝakto. Fine de la valo estas ripozcentro por skiistoj.

“Keltaj kaj protestantaj ŝpuroj”

En Lazisko, kiu apartenas al la vilaĝo Svätý Kríž (Sankta Kruco), troviĝas ligna evangeliana preĝejo. Ĝi estas unu el la plej grandaj lignaj konstruaĵoj en la meza Eŭropo. Ĝi estas la plej grava ekzemplo de la slovaka ligna eklezia arkitekturo. Ĝi havas formon de kruco kaj barokan ekipaĵon.

Apud la vilaĝo Bobrovník troviĝas subĉiela arkeologia muzeo Havránok. Ĉi tie oni trovis setlejon el la pli nova fer-periodo aŭ latena periodo el la jaroj 300 – 100 antaŭ nia erao. Ĉi tie iam vivis keltoj, la unuaj loĝantoj de Liptov-regiono. Oni povas vidi ankaŭ restaĵon de la origina murego de kelta fortikigita setlejo. Iuj konstruaĵoj devenas jam de la slava periodo.