Kontakto

Ĉu estas io kion vi ne bone komprenas? Ĉu vi ŝatus demandi pri iu specifa afero? Ĉu vi havas iun interesan komenton aŭ ideon por plibonigi la IJK-on? Maniero por solvi viajn dubojn, esti aŭskultita aŭ simple amindumi rete antaŭ renkonti aliajn esperantistojn persone, estas kontakti homojn. Kiujn? Tio dependas de viaj celoj:

  • Ĉu vi havas dubojn pri vizoj aŭ invitleteroj? Vít Guiglielmo Mišurec helpos vin ĉe vit@tejo.org.
  • Ĉu vi havas ĝeneralajn demandojn? Ni klopodos helpi vin ĉe ijk2019@tejo.org.
  • Ĉu vi emas babili kun aliaj partoprenontoj? Aliĝu al la Telegrama grupo de la IJK 2019 per ligilo al Telegramo de IJK 2019.

Kaze se vi havas demandojn pri aliaj specifaj temoj, provu skribi al tiu persono de la organiza teamo, kiu respondecas pri la specifa temo. Listo de la organizantoj troveblas ĉi tie.