Kotizoj

Kotizoj

La kotizo de la IJK konzistas el pluraj eroj. Ĝi dependas interalie de la loĝlando, aĝo (la 28-an de julio 2019) kaj aliĝdato. Dank’ al ĝi ni povos prizorgi koncertojn, pagi por la kongresejo aŭ subteni la partoprenon de homoj kun malpli da rimedoj. Povus ŝajni, ke la prezo ne estas justa, sed bedaŭrinde la riĉeco ne samas en la mondo kaj ni provas havi la plej justajn prezojn, kvankam malfacilas adapti ilin tiom multe. Se vi volas helpi nin kaj aliajn esperantistojn viaj donacoj estas ĉiam bonvenaj. 

Jenaj prezoj validas por individuaj membroj de TEJO (krom la membroj kun gvidlibro) kaj patronoj de TEJO en 2019. Se vi ne apartenas al tiuj kategorioj, bonvolu aldoni 30 € . Do, se vi volas aliĝi al nia asocio, nun estas la perfekta momento (vizitu tiun ĉi retpaĝon por kaj ŝpari monon kaj helpi nian movadon!).

Ekzistas rabato de 10 € por homoj, kiuj prelegos aŭ preparos aktivaĵojn. Se vi scipovas instrui, estas lerta preleganto aŭ emas trejni samideanojn, bonvolu helpi nin kaj proponu vian aktivaĵon.

Alia rabato ekzistas por novaj lernantoj, kiuj partoprenas kurson de Esperanto. Tial, se vi komencis lerni Esperanton post la lasta IJK (ekde aŭgusto 2018 aŭ poste) en kurso, skribu en la aliĝilo, ke vi estas nova lernanto kaj petu vian instruiston kontakti nin por povi ricevi rabaton de 25% de via programkotizo.

Antaŭpago

Minimuma antaŭpago estas 40 €. Aliĝo validas nur post pago de antaŭpago (krom stipendiitoj de TEJO). Antaŭpago estas parto de la kotizo (ĝi ne estas aldona pago, sed parto de la tuta kosto pagata pli frue). Antaŭpago estas neredonebla, sed transdonebla.

Ŝanĝoj en mendo

Ŝanĝi vian mendon pri loĝado kaj manĝado eblas 2-foje senpage ĝis 30.06.2019. Post tiu dato aŭ por pli ol du ŝanĝoj vi devos krompagi po 3 € por ŝanĝo.

Programkotizoj

Ĉar riĉa kaj bonkvalita programo ne organizas sin senkoste, ni elektis jenajn kotizojn (komparante ilin ankaŭ kun samgrandaj eventoj de aliaj neregistaraj organizoj). Parttempa aliĝo estas kalkulita jene: programkotizo/5*nombro de partoprentagoj, sed ĝi ne superos koston de la tuttempa partoprenanto.

Noto: Aliĝintoj ĝis 12 jaroj (naskitaj post 28/07/2007) ne pagas programkotizon. Loĝadon ili pagas nur se ili bezonas apartan liton laŭ la suba tabelo. Manĝon ili pagas laŭmende.

Se vi aĝas pli ol 12 kaj malpli ol 18 jarojn A-landoj B-landoj C-landoj
Ĝis 04/11/2018 25 € 20 € 15 €
Ĝis 31/12/2018 27 € 22 € 17 €
Ĝis 31/03/2019 30 € 25 € 20 €
Ĝis 30/06/2019 35 € 30 € 25 €
Poste 40 € 35 € 30 €

 

Se vi aĝas de 18 ĝis 35 jarojn A-landoj B-landoj C-landoj
Ĝis 04/11/2018 45 € 35 € 25 €
Ĝis 31/12/2018 50 € 40 € 30 €
Ĝis 31/03/2019 55 € 45 € 35 €
Ĝis 30/06/2019 60 € 50 € 40 €
Poste 75 € 65 € 55 €

 

Se vi aĝas 36 aŭ pli jarojn A-landoj B-landoj C-landoj
Ĝis 04/11/2018 65 € 50 € 35 €
Ĝis 31/12/2018 70 € 55 € 40 €
Ĝis 31/03/2019 75 € 60 € 45 €
Ĝis 30/06/2019 80 € 65 € 50 €
Poste 100 € 85 € 70 €

Aliĝante surloke necesas krompagi: 10 €.

Listo de landoj

A-landoj: Andoro, Aŭstrio, Barejno, Belgio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Irlando, Islando, Israelo, Italio, Japanio, Kanado, Kataro, Kuvajto, Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Monako, Nederlando, Norvegio, Omano, San-Marino, Saŭda Arabio, Svedio, Svisio, Unuiĝinta Reĝlando, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Usono.

B-landoj: Albanio, Aŭstralio, Bosnio-Hercegovino, Brunejo, Bulgario, Ĉeĥio, Estonio, Grekio, Hispanio, Hungario, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Makedonio, Malto, Montenegro, Nov-Zelando, Pollando, Portugalio, Rumanio, Serbio, Singapuro, Slovakio, Slovenio, Sud-Koreo, Tajvano, Turkio kaj Ukrainio.

C-landoj: ĉiuj ceteraj landoj.

Manĝokotizo

Ni ofertas viandan, vegetaran kaj veganan manĝon. Se vi havas iun alergion aŭ maltoleremon, notu ĝin en la aliĝilon aŭ skribu al la respondeculo pri manĝoj. 

tuta semajno unu manĝo
matenmanĝo 24,5 € 3,5 €
tagmanĝo 35 € 5 €
vespermanĝo 35 € 5 €
ĉiuj manĝoj (pli avantaĝe) 77 € 11 €

Loĝkotizo

Dum IJK eblos loĝi en diversaj tipoj de studenthejmoj. La unua studenthejmo estas rekte konektita kun la ĉefa kongresejo. Tie eblas loĝi en 2- aŭ 3-litaj ĉambroj.

La dua studenthejmo estas konektita kun ejo, kie okazos vespera programo, do ni rekomendas al ĉiuj festemuloj, ke ili elektu ĉi tiun studenthejmon. En ĉi tiu studenthejmo eblas loĝi nur en 3-litaj ĉambroj.

Rimarko 1: En la dua studenthejmo eblas mendi lokon nur por la tuta semajno. Por parttempaj partoprenontoj ni rekomendas la unuan studenhejmon.

Rimarko 2: Nuntempe ni ne ofertas 1-litajn ĉambrojn, sed en kazo de interesiĝo ni povas provi prizorgi ilin. Se vi interesiĝas, bonvolu noti tion en la aliĝilon. Konsciu, ke 1-lita ĉambro estus ebla nur por tuttempaj partoprenantoj kaj kun krompago.

tuta semajno unu nokto
2-lita ĉambro (unua studenthejmo)

3-lita ĉambro (unua studenthejmo)

90 €

70 €

18 €

15 €

3-lita ĉambro (dua studenthejmo) 60 € – €
Amasloĝejo 35 € 5 €
Tendumejo 21 € 3 €

Invitletero

Se vi bezonas ricevi invitleteron por akiri vizon por Slovakio, ĝia kosto estas 35 €. Tiu sumo ne validas por partoprenantoj el Rusio kaj Ukrainio, por kiuj invitleteroj laŭ aparta interkonsento kostas nur 3 € kaj estas ankaŭ ŝanco ricevi vizon senpage.

Rimarko: Oni pagas la kotizon, ĉar invitleteroj devas esti aprobitaj de la polico. Invitilojn por la aranĝo ni povos sendi nur ĝis la 15-a de junio 2019. Do se vi bezonas vizon, bonvolu aliĝi antaŭ tiu dato. Por ricevi la invitleteron, bonvolu plenigi la koncernajn kampojn en la aliĝilo. Aldone bonvolu sendi rekte al la retadreso vit@tejo.org ankaŭ fotokopion de via valida vojaĝpasporto (la paĝo kun via foto kaj la datoj de valideco), kiun ni aldonos al la invitletero por polico.

Nia konsulejo petos unuopajn ambasadejojn doni al la IJK-aliĝintoj vizojn senpage. Tio signifas, ke vi eble ne devos aldone pagi por la vizo en via ambasadejo, sed oni ne povas tion komplete garantii. Aldone oni espereble eldonos la vizojn pli rapide ol kutime.