Slovakio
Slovakio (slovake Slovensko) estas lando en Mezeŭropo kun pli ol 5 milionoj da loĝantoj. Ĝi ne havas aliron al maro kaj ĝiaj najbaroj estas Ĉeĥio (nord-okcidente), Pollando (nord-oriente), Ukrainio (oriente), Hungario (sude) kaj Aŭstrio (okcidente). Ĝi estas sendependa de la 1-a de januaro 1993, kiam Ĉeĥoslovakio disiĝis. La oficiala lingvo de Slovakio estas la slovaka, en kelkaj regionoj oni parolas hungare aŭ romae. Slovakio mem estas geografie diversa kaj estas konata pro siaj montaroj kaj naciaj parkoj (entute 9).
Ne forgesu, ke la sola valuto uzata en Slovakio estas eŭro, do se vi devenas de lando, kie tiu ĉi valuto ne estas uzata, ŝanĝu monon en via lando, aŭ vi povos uzi ŝanĝoficejon en Slovakio (plej facile eblas ŝanĝi valutojn de najbaraj landoj, britajn pundojn kaj usonajn dolarojn).
Liptovský Hrádok
La urbo Liptovský Hrádok estas urbeto, kiu troviĝas inter du famaj montaroj en norda Slovakio – inter Altaj kaj Malaltaj Tatroj – kaj ĉe la krucvojo de du riveroj – Váh kaj Belá. En la urbo loĝas pli-malpli 7000 loĝantoj, do ni havas ŝancon videbligi Esperanton en tiel malgranda urbo. La urbeto mem ekzistas jam pli ol 700 jarojn kaj estas ĉirkaŭita de ĉefe unikaj, diversaj kaj turisme allogaj atrakcioj kaj vidindaĵoj.
Inter ili estas troveblaj:
- naciaj kulturaj monumentoj – mezepoka kastelo, preĝejoj, sonorilejo, konstruaĵo de antaŭa Sala kaj kupra oficejo;
- restaĵoj de juda tombejo kaj unikaj konstruaĵoj, kiuj estis konstruitaj pere de specifa teĥniko de Liptovaj muristoj; la plej alte funkcianta arboreto en meza Eŭropo;
- tilia aleo, en kiu estas arboj pli ol 200 jaraĝaj.
La kongresejo
La ĉefa kongresejo estas mezlernejo konektita kun pli malpli 200-lita studenthejmo. Parto de la ĉefa kongresejo estas ankaŭ studenta manĝejo, kie oni kuiros por ni. En la kongresejo troveblas multe da klasĉambroj kaj komunaj ejoj, kiuj estas taŭgaj por la diversaj programeroj de la taga programo. Tie troveblas ankaŭ sporta halo, do ankaŭ eblos sportumi dum IJK. En la ĉirkaŭĵo de ĉefa kongresejo eblas tendumi, ĉar loko mem estas ĉirkaŭata de arboj.
Tamen, IJK okazos en du diversaj ejoj. La dua parto troveblas nur 400 metrojn for de la ĉefa kongresejo. Denove temas pri studenthejmo, en kiu ni organizos vesperan programon, ĉar ĝi pli taŭgas por vespera “bruado” konsiderante, ke ĉirkaŭ ĝi estas nur montoj. Pro tio ni rekomendas ĝin al ĉiuj, kiuj emas dum nokto festi. 🙂
Pli-malpli 150 metrojn for de la ĉefa ejo troviĝas kultura domo, kie ni strebos organizi grandajn koncertojn kaj aliajn gravajn programerojn.
La IJK-ejon kaj urbon vi povas vidi surmape:
Koordinatoj
- Latitudo: 49.0397084
- Longitudo: 19.7275984
Adreso
Ĉefa kongresejo/Akceptejo: Hradná 534, 033 01 Liptovský Hrádok, Slovensko
Dua kongresejo: Celiny 536/1, 033 01 Liptovský Hrádok, Slovensko