Por novuloj estas preparata aparta programo kun ludoj, paroligaj rondoj kaj prezentoj de la Esperanto-movado kaj kulturo. Krome, en la programo vi trovos plurajn aktivaĵojn markitajn kiel taŭgajn por komencantoj.
Anĝeloj
Dum la aranĝo tiel nomataj anĝeloj zorgos pri “novuloj” – tiuj, kiuj ne ĉeestis ĝis nun internacian Esperanto-aranĝon. Anĝeloj havos alikoloran nomŝildon kaj prezentiĝos dum la unua vespero. Homoj-anĝeloj povas helpi al tiuj, kiuj estas novuloj pli bone orientiĝi dum IJK: konsili al ili programerojn, klarigi aferojn, priparoli problemojn… Anĝeloj estas kutime spertaj esperantistoj, kiuj bone konas similajn aranĝojn. Ne hezitu alparoli anĝelon, se vi ekhavos iun ajn demandon aŭ malfacilaĵon, ĉar ili volonte pretas helpi al vi!