Tuttagaj ekskursoj

Tuttagaj ekskursoj (ĵaŭdo, 1-a de aŭgusto)

“Spertu fabelan tagon en Spiš” 

Prezo 33€ (inkludas ĉiujn kostojn)

La ekskurso komenciĝas per mallonga halto en Spišská Sobota, urbeto kun tipa novromanika ĉefplaco, fondita en la 13-a jarcento. Krom la fakto, ke ĉi tie naskiĝis la fama esperantisto Tibor Sekelj, ankaŭ la unua reĝo de la unuiĝinta Madagaskaro Móric Beňovský trovis ĉi tie sian edzinon. Ĝis 1990 troviĝis ĉi tie la ĉefsidejo de la Slovaka Esperanto-Asocio.

Levoĉa, unu el 5 urboj de Pentapolis (kvino de la plej gravaj urboj en la orienta parto de Supra Hungario) estis en la mezepoko loĝita de germanoj. Ĝiaj urbomuroj kaj urba arkitekturo konservis sian karakteron de lamezepoka urbo. Krom la bela ĉefplaco troviĝas en la loka preĝejo de sankta Jakobo la plej alta gotika altaro en la mondo, fabrikita el ligno de la Liptov-regiono. Ĝi estas registrita kiel kultura heredaĵo de Unesko.

Spiŝa burgo, ankaŭ registrita kiel kultura heredaĵo de Unesko, estas la plej granda burga komplekso en la lando kaj unu el la plej grandaj en Eŭropo. Ĝia signifo super la limojn de la regiono kaj de la tuta lando. Ĝi fariĝis ŝatata turista celo, kion atestas ĉiujare plialtiĝanta nombro de ĝiaj vizitantoj.

La lasta halto dum la ekskurso estos la pitoreska vilaĝo Ĵehra, kies nomo malfacilas prononci por multaj ekksterlandanoj, tamen indas viziti ĝian preĝejon de Sankta Spirito kun bele ornamita interiero (same agnoskita kiel kulura heredaĵo de Unesko).

“Goralaj juveloj”

Atenton! Ŝanĝo de programero!
La vizito de la groto Belianska (Belianska jaskyňa) devas esti nuligita. Anstataŭ promeni sub la tero, vi promenos inter la kronoj de la arboj kaj vi povos admiri la panoramon de Belianske Tatry – dolomitojn de ekstere en kiuj la groto troviĝas. Freŝa montara aero certe ne malpli bonfartigos vin ol la grota.
Aldone, kontraŭ la sama prezo, vi partoprenos ankaŭ geedziĝfeston en belegaj goralaj kostumoj, kies geedziĝgastoj iĝos vi mem. 
La vizito de la tradicia gorala vilaĝo kaj la unika eblo eniri la prezidentan palaceton Hohenlohe restas en la ekskurso sen ŝanĝoj. 

Prezo 28€ (inkludas ĉiujn kostojn)

La pavimo inter la arbokronoj Bachledka[Baĥledka] troviĝas sur la montodorso deSpišská Magura [Spiŝska: Magura], ĉe la limo de la naciaj parkoj Pieniny [Pienini] kaj TANAP(Tatranský národný park [Tatranski: na:rodni: park] – Tatra Nacia Parko). Milda ascendado kondukos vin sekure de la tero ĝis la alteco de 24 metroj, rekte al la arbopintoj. Vi vidos mem, pro kio estas la loka naturo unika. Vi fariĝos ero de la arbara vivo kaj ekkonos multajn animalojn kaj plantojn, kiujn vi aliloke trovos nur rare. La itinero kun la longo de pli ol 1 234 metroj kondukos vin tra specibunta arbaro, kie vin atendos diversaj surprizoj kaj informoj. Ravigos vin la mirinda elvido al Belianske Tatry [Belianske Tatri (Blankecaj Tatroj)], Pieninykaj pitoreska regiono de Zamagurieel la panorama podesto de la 32 metrojn alta turo, per kiu finiĝas la pavimo. La ekskurso inter la kronoj de la arboj estas distraĵo por la infanoj, la junularo kaj ankaŭ por tiuj pli frue naskitaj.

Dum via marŝado laŭlonge de la Pavimo Inter la Arbokronojvi povas halti ĉe la du adrenalinaj haltejoj. Ne nur infanoj povas ĉi tie provi konservi sian ekvilibron sur la trarigardejo, kiu sub si malkaŝas ŝajne danĝeran abismon. Supre de la 32 metrojn alta turo surprizos vin la adrenalina rigardo suben tra la irebla reto. Vi spertos amuzan veturon per la 67 m longa seka tobogano, kiu mallongigos vian vojon suben je kelkaj sekundoj. Kompreneble, ĉiuj atrakcioj estas maksimume sekurigitaj.

La civito Ždiar estas konata pro siaj folkloraj tradicioj. Ankoraŭ ĝis antaŭnelonge la vilaĝanoj dimanĉe kaj ferie vestadis sin en la montaranajn kostumojn. Hodiaŭ eblas ĉi tiujn belegajn vestojn kaj akcesoraĵojn vidi nur dum la prezentaĵoj de la folkloraj ensembloj aŭ kune kun la aliaj ekspoziciaĵoj de la popola arto kaj metio en la muzea ekspozicio de la Ĉambro de Ĵdiar (Ždiarska izba). Por grupoj de vizitantoj estas alloga la eblo foti sin vestitaj en belaj popolkostumoj kaj partopreni tipan montaranan geedziĝfeston, eĉ en la pozicio de juna paro. La tuta konstruaĵo de la muzeo estis konstruita en la jaro 1971 laŭ la specimenoj de lignaj domoj el la jaroj 1911 kaj 1914 kaj ĝi inkluzivas ankaŭ la laŭstilan restoracion.

Tatranská Javorina estas nordtatra submontara vilaĝeto proksime al la pola landlimo (ĉirkaŭ 2,5 km). La nomo de la vilaĝo estas ligita kun acero (javor), ĉar ĉi tiu arbo estis la plej ofta en la lokaj arbaroj. En la jaroj 1883-1885 la prusa princo Christian Craft Hohenlohe-Öhringen, la tiama posedanto de la grandsinjora bienejo Javorina konstruigis lignan kasteleton sur la loko, el kiu estas videblaj ambaŭ tatraj montaroj – Belianske Tatry kaj Vysoké Tatry. Ĝi fariĝis la sidejo de la administrado de ĝiaj tatraj kaj
hungaraj proprietoj. Unue li malpermesis al turistoj eniron sur siajn teritoriojn, pli poste li tamen skizis tri turismajn itinerojn kaj fiksis la vizithorojn. Ĉi tiuj migrovojoj estas uzataj ĝis la nunaj tempoj kaj prezentas nature plej bone konservitaj areoj. La ĉefa hobio de la princo estis ĉasado. La ĉasadojn en Tatranská Javorina partoprenadis la aristokrataro el la tuta Eŭropo. La origina aspekto de la ĉasista kasteleto konserviĝis ĝis la nuntempo. La spacojn dum multaj jaroj eluzadis la reprezentantoj de la Komunisma partio. Ĝi nuntempe estas nacia kultura memoraĵo en la posedo de la ŝtato, sub la administrado de la Kancelario de la Prezidento de la Slovaka Respubliko. La prezidentoj de la Slovaka Respubliko ekde la jaro 2004 uzas ĝin reprezentcele. Ĝi gastis plurajn eksterlandajn prezidentojn dum iliaj formalaj kaj neformalaj renkontiĝoj. Unu foje semajne dum tri horoj ĝi estas malfermita al la publiko ekde la decembro 2015 nur sur mendoj kaj por malgrandaj grupoj. Ni bonŝancas kaj rajtas eniri, kaptu tiun-ĉi unukan okazon.

“Simple pure nature”

Prezo 18€ (inkludas ĉiujn kostojn)


Prosiek 
estas vilaĝeto proksime de la granda valbaraĵo Liptovská Mara. En ĝi komenciĝas 3,5 kilometrojn longa karsta valo de Prosiek kun multaj akvofaloj, rokoj kaj kavoj. Ĝi estas unu el la plej belaj valoj en Slovakio.

La vilaĝo Huty troviĝas surlime inter la regionoj de Orava kaj Liptov. Jam en la 18-jarcento ĉi tie funkciis vitrofabriko. En la ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo estas belaj valoj, akvomueliloj, grotoj kaj akvofaloj.

En la pitoreska vilaĝo Zuberec sub Rohaĉe-montaro troviĝas la Muzeo de Orava-Vilaĝo kun pli ol 50 konstruaĵoj de popola arkitekturo, kiuj prezentas diversajn partojn de la Orava-regiono. Mankas nek la teknikaj objektoj, kiel ekzemple akvomuelilo, oleofabriko, potfaristejo kaj gladmaŝino por blupreso. Supre de la vilaĝeto troviĝas ligna gotika preĝejo de sankta Elizabeto el la 15-jarcento. Ekipaĵo de la domoj kaj bredado de la hejmbestoj ebligas al la vizitantoj imagi la vivon kaj laboron de la loĝantoj de ĉi tiu regiono en la pasinteco.

“Orientslovaka ĉarmulino”

Prezo 30€ (inkludas ĉiujn kostojn)

Koŝice estas la dua plej granda urbo en Slovakio. La unua skriba mencio pri la urbo estas el la jaro 1230. Dank’ al sia strategia pozicio la urbo ege progresis kaj riĉiĝis. En la jaro 1369 la urbo ricevis sian propran urban blazonon kiel la unua en Eŭropo. Ekde la komenco de la 15-a jarcento la urbo prezidis la Pentapolitana-asocion de kvin orientslovakaj urboj. En la jaro 1657 ĉi tie estiĝis universitato, kiu funkciis ĝis la jaro 1921.

Slovaka Teknika Muzeo ekestis en la jaro 1948. Ĝi prezentas ministan industrion, elektroteknikon, fizikon, kemion, fotografiajn kaj kinematografiajn aparatojn, geodezion, kartografion, horloĝistan fakon kaj astronomion.

Dum la ekskurso oni povos gustumi ankaŭ produktojn de la slovaka gastronomio, kiel ekzemple haluŝkojn (nokojn kun speciala ŝafa fromaĝo bryndza). En la programo estas ankaŭ vizito de la romaa setlejo Lunik IX.